Akuljiko
Akuljiko, hispane acullico, chacchado akulliku, acuyico (el la keĉua akullikuy), acusi, pijcho aŭ mascada estas socia, rita, medicina praktiko, en kiu malgranda buleto da folioj de kokao estas metita en la buŝon inter vango kaj makzelo, tiu ĉi estas maĉata en partoj de Sudameriko nordo de Argentino, nordo de Ĉilio, okcidento de Bolivio, Peruo, Ekvadoro, Kolombio, por eviti aŭ malpliigi la efikojn de altomalsano kaŭzita de manko de oksigeno en la atmosfero je granda alteco, malpliigi la efikojn de laceco, malsato kaj dispepsio. La kutimo maĉi buleton da folioj de kokao estas kutime nomata acullicar, chacchar , pijchaer, coquear, kaj coqueros koncerne personojn kiuj praktikas ĝin. Sursă: https://eo.wikipedia.org/wiki/Akuljiko